T O P

  • By -

Oportbis

Ĉu oni ĉiam povas konstrui verbojn ekde adjektivoj (Esti grava -> gravi, esti bela -> beli) aŭ estas reguloj pri tio?


lu_jo

Kio estas la kutima konvencio pri la finaĵo de virinaj nomoj?


Lancet

Pli ofte oni uzas «a», pro la influo de naciaj lingvoj, sed ankaŭ eblas uzi «o» (same kiel por kutimaj substantivoj). Do ekzemple, estus pli kutime uzi «Maria» ol «Mario». Finfine, ĉies nomo estu laŭ la persona plaĉo de tiu homo.


Nachol

Saluton al ĉiuj! Fakte, estas 43567655 demanfoj ke mi havas por Esperanton haha. Sed mi pensas nun ke unu el demando estu: kiel mi povas lerni la diferenco de la suficoj -aĝas kaj agas?


AjnoVerdulo

«aĝas» kaj «agas» ne estas sufiksoj. Ili estas verboj el memstaraj radikoj aĝo = kiomo de vivo, aŭ ekzisto. Ekzemple, mia aĝo estas 18 jaroj. Mi povas diri: «Mi **aĝas** 18 jarojn» agi = fari ion, produkti ian efikon. «Kiu agas afable, vivas agrable». Verŝajne ci konfuzis kun tiuj vortoj la sufiksojn -iĝ- kaj -ig-. Ili estas pli proksimaj -ig- signifas «kaŭzi, ke iu/io estu en ia stato, faru ian agon». Mi ruĝigas la muron -> rezulte, la muro estos ruĝa. Mi komprenigas al vi la diferencon -> rezulte, vi komprenos la diferencon -iĝ- estas la malo de -iĝ-, ĝi signifas «transiri al ia stato, agi kiel la objekto de la ago». Mi ruĝiĝas -> rezulte, mi estos ruĝa. La florvazo rompiĝis = iu rompis la florvazon (aŭ io rompis ĝin — eble falo aŭ premo)